Kurgano (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rusia urbo. Por informoj pri praaj stepaj tombejoj, vidu la artikolon kurgano.
Flago de Kurgan

Kurgan (ruse Курган) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Kurgana provinco, troviĝanta sur la maldekstra bordo de la rivero Tobol (Тобол) (baseno de rivero Obj).

Jare 1662 sur la loko de nuna Kurgan estis fondita fortikigita vilaĝo "Carevo Gorodiŝje" (Cara urbego). Nomo de urbo Kurgan estis donita laŭ apude situanta monteto. En la jaro 1738 la kurgana fortikaĵo estis nuligita kaj la vilaĝo eknomiĝis Kurganskaja Sloboda, kaj jare 1782 estiĝis urbo Kurgan.

Komence de la 19-a jarcento la urbo iĝis centro de komerco de produktoj de agrikulturo kaj bestobredado (pano, viando, ledo, lardo, butero). Industrio bazitis ĉefe sur reciklado de agrara krudmaterialo. Fine de la 19-a jarcento kaŭze de konstruado de Trasiberia fervojo la urbo rapide ekdisvolviĝis. En Kurgan funkciis ĉirkaŭ 60 fabrikoj kaj uzinoj, en urboĉirkaŭaĵo evoluis entreprenoj de legomado kaj tabakado. Dum la granda patria milito en Kurgan sidis multo da industriaj entreprenoj kaj homoj, evakuitaj el aliaj partoj de Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 37401.

La interurba telefona kodo estas 35222, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

En la urbo estas flughaveno.