Kyllburger Waldeifel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Waldeifel (en Esperanto Arbara Ejfelo), aŭ pli precize Kyllburger Waldeifel estas la nomo de pejzaĝa parto de la suda Ejfelo laŭlonge de la meza kaj malsupra valo de la rivero Kyll. La alteco varias inter 300 m ĝis 500 m. Okcidente la arbara Ejfelo limas al la Bitburger Gutland.

Tie, kie la rivero Kyll venas de la neĝo, kaj pli profunden entranĉiĝas en la altlandoj de la Ejfelo kaj la etendiĝoj de la alta kaj de la vulkana Eifel iras suden, tie kreskas vastaj arbaroj, inter ili kelkfoje malvastaj agraj aŭ herbejaj areoj.

La rivero Kyll fluas de la nordo suden en multegaj meandroj tra la praroka montaro. La rivero enfluas la Mozelon norde de Trier. En la geografia mezo situas la jam en la jaro 800 unuafoje menciita urbeto Kyllburg. Ĝi estas la administracia sidejo de la komunumaro Kyllburg, kiu ekzistas de 1970. Kyllburg estas la plej malgranda urbo en Rejnlando-Palatinato.

La regiono estas en somero kaj aŭtuno taŭga feriregiono por migremuloj kaj biciklistoj.