La Coronada

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Coronada [lakoroNA] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas coroneles, tio estas koroneloj. La censita populacio en 2008 estis de 2.238 loĝantoj.

Situo

La Coronada estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 356 m; je 130 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 8 km de la urbo Villanueva de la Serena, kio iom vivigas la vilaĝon. La surfaco de ties teritorio estas de 81,2 km².

Historio

La mezepoka deveno de la vilaĝo rilatas al la rilataron de la najbara vilaĝo Magacela al la religia estraro en Villanueva de la Serena.

Dum la Hispana Enlanda Milito tiu vilaĝo estis unu el la malmultaj kie apenaŭ mortis iu danke al la kunlaboro de la vilaĝanoj.

Ekonomio

Agrikulturo de cerealoj, brutobredado de ŝafoj kaj komerco kaj servoj rilate al la proksima Villanueva de la Serena kaj la ŝoseo kiu iras el tie al Campanario kaj Castuera.