La Garganta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

La Garganta

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Andrés Sánchez-Ocaña
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 498  (2008)
Geografio
Areo 24,08
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

La Garganta (Kanjoneto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas paporros. La censita populacio en 2008 estis de 498 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La Garganta estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 1,124 m. La surfaco de ties teritorio estas de 24,08 km². Ĝi situas proksime de Hervás, sed iom pli norde kaj ĉefe sufiĉe pli supren en montara areo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Forstado. Turismo pro la belega pejzaĝo montara kaj natura ĉirkaŭaĵo.