La Socialisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La Socialisto. Gazeto en E-o kaj germana lingvo. Fondita en 1926. Organo de ALLE, en 1933 ankaŭ tiu de ISE. Formato 24x16, de 1931 32x24. Bone redaktita. Pereis kune kun la detruo de la demokratio en Aŭstrio, febr. 1934. Reviviĝis en Francujo.



Post la Dua Mondmilito aperis la unua numero de "La Socialisto" en februaro 1964 en formato A5. La enkondukan germanlingvan artikolon skribis d-ro Rudolf FISCHER (Fiŝer), la patro de d-ro Heinz Fischer, federacia prezidento de Aŭstrio. La gazeto aperis ĝis 2000 kaj ekde tiam en LEA/G MAGAZINO, giŝ la malapero de la magazino fine de 2004.

2008 aperis "La Socialisto" n-ro 1/2008 kun la invito al la ĝeneralkunveno de ASLE (antaue ALLE) kun jena klarigo: "Kiam oni donis la nomon La Socialisto, tio estis en kunsento kun la tiama sinteno de la Socialdemokrata Partio. Bedaŭrinde tio ŝanĝis kaj la pinto de la partio votis por la angla kiel lingva franka".

2009 "La Socialisto" n-ro 1/2009, majo, 46-a jaro, informas pri la malfondiĝo de ASLE la 15-an de junio 2009.