La Vanguardia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aktuala sidejo de La Vanguardia.

La Vanguardia estas ĵurnalo matena de ĝenerala informo eldonita en Barcelono por la tuta Hispanio redaktata ĉefe en kastilia lingvo, sed ĉe kelkaj partoj ĝi uzas la katalunan. Publikiĝis unuafoje la 1-a de februaro de 1881, kaj pro tio ĝi estas unu el la plej malnovaj ĵurnaloj de Hispanio.

Laŭ informo de la Oficina de Justificación de la Difusión, mallongige (OJD), el januaro de 2009 al decembro de 2009 ĝi havis averaĝan eldonkvanton de 234.788 ekzempleroj ĉiutage, kaj averĝa disvastigo de 200.291 ekzempleroj ĉiutage.

Ĝi apartenas al Grupo Godó kaj ideologie estas konsiderata ĵurnalo de politika centro, katalunisma kaj monarkiema.

Referencoj

Eksteraj ligiloj