La tre riĉaj horoj de la duko de Berry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo pri la naskiĝo de Kristo, el La tre riĉaj horoj de la duko de Berry

La tre riĉaj horoj de la duko de Berry (france Les très riches heures du duc de Berry ) estas preĝlibro ilustrita per pentraĵoj de la fratoj Limburgo. Ĝin komisiis la duko de Berry ĉ. 1410. La fratoj mortis, lasante la libron nefinita. Ĝin finis aliaj pentristoj dum la posta jarcento.