Lagaŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lagaŝ estis sumera urbo en suda Mezopotamio. Ĝia nuntempa nomo estas Tell el-Hiba (provinco Dhi Qar, Irako).

Lagaŝ estis enloĝita jam ekde la 4-a jarmilo a.K.. Ĝi estis urboŝtato kaj regis aliajn ĉirkaŭajn urbetojn.

En la mezo de la 3-a jarmilo a.K. daŭre okazis bataloj kontraŭ la najbara urbo Umma, el kiuj fine rezultis la neniigo de Lagaŝ far Lugalzagisi el Umma kaj Uruk.

Post la falo de la regno de Akado iom post iom Lagaŝ denove obtenis gvidan rolon sub la 2-a dinastio, ĉefe sub Gudea. Tiam tamen la ĉefurbo ne estis la urbo Lagaŝ, sed Girsu, nuntempe Telloh, kie oni adoris la dion Ningirsu.

Lagaŝ havis areon de ĉ. 160.000 ha, 17 urbojn, 8 regionajn ĉefurbojn kaj multajn vilaĝoj, el kiuj ĉ. 40 estas konataj nome.

El surskribaĵoj kaj templokonstruaĵoj eblas vidi, ke verŝajne ankaŭ Eridu, Ur, Nippur, Adab, Uruk kaj Badtibira agnoskis la ĉefrolon de Lagaŝ. Ĉar tiun influon okazis ne bataloj, sed komerckontraktoj, sekvis flora epoko. Infrastrukturoj estis plibonigitaj, kanaloj konstruitaj kaj artoj profitis de tio.

La falo de Lagaŝ kongruas kun la alveno de la 3-a dinastio de Ur.

Gravaj trovaĵoj

Sidanta statuo de Gudea, princo de Lagaŝ, dediĉita al la dio Ningishzida (ĉ. 2.120 a.K.; elfosita en Telloh [iama Girsu], Irako)

Aldone al multaj skribaĵtabuloj, statuoj de la reĝo Gudea, steleo de la reĝo Eannatum kaj reliefo de la reĝo Urnansche.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 31° 23′ 54" n. Br., 46° 24′ 04" ö. L.