Lajos Mezey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MEZEY Lajos (pro. mezei) estis hungara pentristo naskita en Nadjvarado en 1820 kaj mortinta en Nadjvarado la 29-an de julio 1880.

Biografio

Lajos Mezey studis sian metion de vagantpentristo kaj por kelke da monatoj li laboris en 1845 en Peŝto, de 1848 li laboris ĝis sia morto en sia naskiĝurbo. Li pentris precipe portretojn. Pro vivzorgoj je la fino de 1864 li malfermis fotolaborejon. Li estis en 1862 la unua desegninstruisto de pentristo Pál Szinyei Merse. Li pentris por la Preĝejo de Monaĥjoj de Nadjvarado du gravajn altarpentraĵojn.

Fonto