Lamanidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Lamanidoj laŭ la Libro de Mormon, estas antikva popolo de Ameriko origine de la Mezoriento. Ĝi estis familio kiu venis de tiu regiono ĉ. la jaro 600 a.K. al Ameriko, kaj post jaroj ĝi dividiĝis en du grupoj: lamanidoj kaj nefidoj. La nomo "lamanido" venas de la nomo de Laman, la plej aĝa filo de la familio. Alia filo nomata Nifai obeis al la patro (Lihai) kaj sekvis lian religion.

Laman kaj alia frato Lemuel, ambaŭ pli aĝaj ol Nifai estis plurfoje instigataj penti sin kaj reveni al la observado kaj praktikado de la religio. Post la forpaso de Lihai, Nifai spirituale gvidis la popolon. Laman estinte pli aĝa kaj Lemuel la dua frato, pensis ke Nifai volis ŝteli la heredaĵon pri la politika kaj religia gvidado de tiu popolo.

Nefi fuĝas kun sia familio kaj formiĝas du triboj. La familianoj kiuj sekvis al Nifai en la kredoj pri la ekzistado de eterna Dio kaj lia filo Jesuo Kristo. La aliaj familianoj kiuj sekvis al Laman estis pekemaj kaj malvirtaj kaj ili nomiĝis lamanidoj.