Lambrekino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtofaj ornamajoj

Lambrekino estas peco da ŝtofo, kun festona rando ornamita per franĝoj, brodadoj, puntoj, galonoj, kvastoj, pendita per stango, kiu utilas por ornami supraĵon de fenestro aŭ randon de baldakeno.

Supre de teatra scenejo, estis ŝtofa lambrekino, nune anstataŭigita per metala aŭ legna plato imitante pecon da ŝtofo.

En arkitekturo, lambrekinoj estas eksteraj ornamaĵoj el ligno aŭ metalo, sub tegmento aŭ supre de fenestro, pli malpli imitantaj ŝtofajn lambrekinojn.

En heraldiko, lambrekino (oni foje trovas "lambrekeno") estas vualo aŭ rubandoj kiu kovras la kaskon kaj malsupreniras ĝis la ŝildo.