Lando Georgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Lando Georgo (ruse Земля Георга, Zemlja Georga) estas insulo lokita ĉe 80,5 (norda latitudo) kaj 49 (orienta langitudo). Ĝi estas parto de la insularo Lando Francisko Jozefo, Rusio.

Ĝi havas la surfacon de 2.821 km², tiel ĝi estas la plej granda insulo de la insularo. Ĝi havas tri kabajn punktojn sudokcidente ĉe ties suda bordo: Kabo Neale, Kabo Crowther kaj Cape Grant. La plej alta pinto de la insulo estas 416 m.

La Kembriĝa kanalo situas inter la Lando Georgo kaj Lando Aleksandra.

La Najtingala kanalo situas oriente de Lando Georgo kaj dividas al Insulo Bruce.

La Lando Georgo estis nomumita je honoro al Princo Georgo de Hesse-Darmstadt, kiu estis Generalfeldwachtmeister en la Aŭstra armeo en 1694 kaj ties kampomarŝalo ekde 1699.

Insulo David (lat. 80.15 N long. 47.33 E) estas malgranda insuleto. situanta ĉe la sudokcidenta punkto de la Lando Georgo.

eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]