Latinamerika rokmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Latinida rokmuziko)

Latinamerika rokmuziko, pli mallonge latin'a rokmuzikoslange nur latin'a roko (hispane Rock latino, angle Latin Rock) estas la fandiĝo de rokmuziko kaj latinamerikaj ritmoj.

En la latinamerika rokmuziko kombiniĝas tipaj rokmuzikaj instrumentoj kun vasta gamo da frapinstrumentoj, sed ankaŭ kun pianaj sonsekvoj tipaj por la latinamerika muziko, ekzemple en la stiloj kuba sonomerengo.

La muzikan stilon fine de la 1960-aj jaroj kreis la muzikisto Carlos Santana. Ĝi en la 1960-aj jaroj reviviĝis en multe pli komerca stilo, al kio kontribuis kantistoj kiel ekzemple Ricky Martin per kombinaĵoj el latina rokmuziko kaj komerca popmuziko. Per muzikgrupoj kiel Control Machete, MolotovResorte ankaŭ establiĝis speco de "latina ŝtonroko" aŭ angle Latin Hard Rock.

Ĉefaj reprezentantoj[redakti | redakti fonton]

  • Carlos Santana
  • Addys D'Mercedes
  • Maná
  • Los Aterciopelados
  • Café Tacuba
  • Los Prisioneros
  • Los Lobos
  • Juanes