Laura Branigan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laura BRANIGAN (3-a de julio 1957 - 26-a de aŭgusto 2004) estis usona kantistino kaj aktorino fama en la 80-aj jaroj. Ŝia plej multe vendita disko estas Self Control (1984), kies samnoma muzikaĵo fariĝis internacie famega. Aliaj famaj muzikaĵoj estas Solitaire, The Lucky One, Spanish Eddie kaj The Power of Love, kaj ankaŭ versio de la muzikaĵo Gloria, de Umberto Tozzi.