Lazdijai
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Aŭg. 2011.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Lazdijai | |
| Bazaj datumoj | |
|---|---|
| ŝtato: | Litovio |
| distrikto: | Alytus |
| subdistrikta komunumo: | Lazdijai |
| nombro de loĝantoj: | 26.000 (komunumo, stato 2005) |
| nombro de loĝantoj: | 4 900 (urbo, stato 2006) |
| urba areo: | 4,8 km² |
| internacia telefona prefikso: | (+370) 318 |
| koordinatoj: | 54° 14' norde, 23° 31' oriente |
Lazdijai estas subdistrikta komunumo kaj la plej granda urbeto ene de tiu komunumo, en la pleja sudo de Litovio - tial ke la komunumo limas kaj al Pollando kaj al Belarusio. Ĝi apartenas al la distrikto Alytus, kaj la pejzaĝo de la komunumo estas pitoreske plena je arbaroj kaj lagoj. Dum la jaro 2005 respektive 2006, la komunumo havis 26 000, la urbo iom malpli ol 5 000 loĝantojn. Ankaŭ pluraj aliaj pli etaj loĝlokoj en la komunumo havas urban statuson pro ilia pli granda signifo dum la mezepoko, kvankan nuntempe ilia nombro de loĝantoj ne plu pravigus ricevi tiun statuson.

