Leĝo de la difinitaj proporcioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leĝo de la difinitaj proporcioj, vortigita de Joseph Proust el 1799,[1] estas leĝo kiu regulas la formiĝon de la kemiaj kombinaĵoj dozante la kvanton de la kemiaj elementoj kiuj ĝin komponas. Tiu leĝo atestas:

"Kiam du aŭ pli elementoj reagas por formi determinitan kombinaĵon, ili kombiniĝas ĉiam laŭ proporcioj difinitaj kaj konstantaj”.

Ekzemple, la karbonato de kupro, kiu ajn estas ĝia origino (natura aŭ laboratoria preparaĵo) entenas kupron, karbonon kaj oksigenon ĉiam en la samaj proporcioj.

Laŭ Proust, "...kombinaĵo estas privilegia produktaĵo kiun naturo provizis per konstanta kunmetado de kemiaj elementoj".

Oni povas, ekzemple, kalkulo ke, kiu ajn estas la maso de akvo konsiderata, la rilato inter la maso de hidrogeno kaj la maso de oksigeno partoprenas en la kombiĵo ĉiam en la proporcio de 1 al 8.

Ekzistas tamen esceptoj konstituitaj de la tieldiritaj nestekiometraj kombinaĵoj. Ekzemplo estu la vustito (fera oksido) kie povas troviĝi 0,83 aŭ 0,95 de atomo de fero por unuopa aktono de okkxigeno.

Notoj

  1. http://www.rsc.org/chemsoc/timeline/pages/1799.html 1799 - Stoichiometry, 24a aŭgusto 2012.

Vidu ankaŭ