Legendo pri permja urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:A Legend of Perm Bear, 2007.jpg
"La legendo pri Permja urso"

"La legendo pri permja urso" (ruse "Легенда о пермском медведе") aŭ "La iranta urso" (ruse "Идущий медведь") estas monumento en la urbo Permjo, kiu reprezentas irantan urson (simbolo de sur la blazono de urbo). Laŭ la aŭtoroj de projekto, la ideo de monumento estas ligita kun opinio de alilandanoj, ke ursoj devas iri laŭ la stratoj de Uralaj urboj. La skulptura lokiĝas en centra parto de urbo, sur la Strato de Lenin, antaŭ la Orgenejo de Permja filarmonio kaj apud la domo de Leĝdona Kunveno de Permja regiono. La aŭtoro de monumento estas skuptisto-monumentisto el Niĵnij Tagil Vladimir Pavlenko, la membro de la Unio de Russiaj Artistoj kaj la Internacia arta asocio de UNESKO. La monumento estas elfarita el artefarita ŝtono. Ĝi okupas areon ĉirkaŭ 3,5 m2. Maso de la urso estas 2,5 t, maso de la fundamento estas 1 t.[1][2]

Dosiero:A Legend of Perm Bear.jpg
Monumento en la jaro 2006

La skulptura estas malfermita la 9-an de septembro 2006.[3][1] En la ceremonio alestis: reprezentantoj de skulptista fonduso "Jedinenije", la direkcio de programo "Permjo, la kultura ĉefurbo de Volgio", la krea publiko; rajtigito laŭ rajtoj de homoj en Permja regiono kaj honoraj civitanoj de Permjo. Aleksej Tjutnev, la direktoro de skulptista fonduso "Jedinenije" eldiris pri la skulptura:[4]

Ĉiu povas senti potencan energetikon de ŝtono, el kiu la skulptura estas elfarita, tuŝante la urson. Nur aperante, Miĥajlo Potapich tuj fariĝas nekredeble populara persono. Gefiloj kaj adoltoj jam estas fotata brakume urson kaj rajde ĝin. Sesjara knabino Oksana decidis regali ursidon kaj metis ĉokoladan bombonon sur ĝian kapon. Jen tio estas tutlanda ŝato!

La urso sur la blazono de Permjo

En 2007 konekse riparon de domo de Leĝdona Kunveno de Permja regiono la skulptura estis provizore forigita. La 12-n de junio, post fino de rebonigo de placeto, ĝi estis returnita sur la antaŭan lokon.[5]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 В центре Перми появился бурый медведь — РИА «Новый Регион».
  2. На пермских улицах появился медведь.
  3. Новости. 11 сентября 2006 года — Пермский региональный сервер.
  4. По Перми гуляет гигантский медведь — Бизнес-Сфера. Информационный Портал.
  5. Главный медведь Перми вернулся на прежнее место обитания — РИА «Новый регион».