Lehendakari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de Ajuria Enea, oficiala sidejo de la lehendakari de la Eŭska Registaro.

Lehendakari [leendakari] (etimologie signifas «kiu plenumas kiel la unua»[1]) estas eŭska termino de signifo simila al prezidento en Esperanto kaj estas plej konata kiel nomo de la prezidento de la Eŭska Aŭtonoma Komunumo. La vorton oni uzas ankaŭ kiel nomon de la prezidento de Navaro, kie ankaŭ la eŭska estas oficiala. Krome, en la eŭska lehendakari estas uzebla kiel la Esperanta vorto estro kaj ĝi estas aplikata al iu ajn prezidento de asocio, kunveno, entrepreno, klubo, ktp. La hispana lingvo aligis la vorton lehendakari en sian vortprovizon laŭ adaptita ortografio lendakari por nomi nur la eŭskan prezidenton [2] kaj ĝi estas ofte uzata en la amaskomunikiloj anstataŭ la origine hispana presidente en tiu kazo.

En la Eŭska Aŭtonoma Komunumo ekzistas du oficialaj lingvoj, tio estas la eŭska lingvo kaj la hispana lingvo. La eŭsklingva teksto de la statuto de aŭtonomeco (regiona konstitucio) uzas la eŭskan lehendakari, sed la hispanlingva teksto sendistinge uzas la vortojn presidente (hispane) kaj lehendakari (eŭske). La oficiala kompleta nomo estas Presidente del Gobierno Vasco (hispane) kaj Eusko Jaurlaritzako Lehendakaria (eŭske). La aktuala respondeculo pri tiu posteno estas Iñigo Urkullu (Eŭska Naciisma Partio). La sidejo de la Prezidenteco de la Eŭska Registaro kaj institucia oficejo de la prezidento estas la lehendakaritza [leendakarica] (en la eŭska, «prezidenteco»). Ĝi troviĝas en Vitorio, kun la oficiala sidejo, nome la palaco Ajuria Enea.

Notoj