Lenkoran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Lənkəran en Azerbajĝano

Lenkoran (azerbajĝane Lənkəran) estas urbo kun distrikta statuso en sudo de Azerbajĝano ĉe bordo de la Kaspia maro. Urbo lokiĝas en distrikto Lenkoran kaj havis en 2002 ĉ. 48.400 loĝantojn.

Loĝantoj kaj urbonomo

Pli ol duono de la loĝantoj de la urbo apartenas al la popolo taliŝoj. Tiuj rezervis siajn kulturon kaj tradicion. La nomo de la urbo venas el Lan Karan, kiu en la taliŝa lingvo signifas kandomo.

Historio

La urbo estis fondita sur la marĉejo ĉe norda bordo de rivero Lenkoranka. La unuaj spuroj de loĝantoj estis trovitaj el la neolitiko, sed ekzistas ankaŭ ruinoj de setlejoj el la bronza kaj fera apokoj. Herodoto kaj Strabono menciis setlejojn en ĉirkaŭo de Lənkəran.

Ekde la 16-a jarcento, la urbo graviĝis, ĝin posedis de 1728 ĝis 1735 Rusio, poste Persio. Lenkoran iĝis ĉefurbo de la Taliŝa Ĥanlando, kiu estiĝis en 1747 post morto de la persa reganto Ŝaĥo Nadir. La rusoj okupis ĝin en januaro de 1813. Laŭ la Traktato de Gulistan de 1813, ĝi iĝis parto de la Rusia imperio. Tiutempe ĝi havis ĉ. 2200 loĝantojn, en 1911 ĉ. 8500.

Dum la Rusia interna milito, bolŝevikoj deklaris en la urbo Respublikon Mughan, kiu kelkajn monatojn poste iĝis parto de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. Tiu respubliko iĝis parto de la Transkaŭkaza SFSR, pli poste de la Sovetunio.

En 1993, en la urbo deklaris Alikram Humbetov Taliŝ-Mughan-an Aŭtonoman Respublikon. La ribelo kaj la respubliko estis baldaŭ detruita.

Ekonomio

En la regiono ĉirkaŭ Lenkoran gravas la agrikulturo, same la produktado de printempaj kaj vintraj legomoj. Oni kultivas en la varma klimato nakaŭ rizon, vinberon, citronon. Oni prilaboras ankaŭ kverkolignojn al mebloj, teon, silkon. Gravas ankaŭ la tapiŝproduktado.

La regiono estas konata pro Parrotia persica, ferligno, kiu kreskas kaj estas prilaborata tie.

Vidindaĵoj

En la urbo ekzistas historia muzeo sur iama loko de la malnobva ĥanpalaco. La urbo havas vidindan grandan moskeon kaj bazaron.

Proksime al Lenkoran, ekzistas sablaj strandoj, en distanco de 12 km (ĉe okcidenta Andjin) varmakvaj fontoj. Proksime al vilaĝo Ballabur, videblas ruinoj de la samnoma fortikaĵo.

Trafiko

Ekzistas nur unu nokta trajno al Bakuo, kiu pluveturas al Astara. Okcidente de la urbo troviĝas flughaveno. La urbo estas ligita al translanda vojo M3.

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Ĝermo-geografio