Leon Larsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leon Larsson
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1883 (1883-08-03)
en Älvkarleby congregation
Morto 21-an de marto 1922 (1922-03-21) (38-jaraĝa)
en Spånga-Kista församling
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo politikisto • poeto
vdr

Leon Larsson (n. 1883 - m. 1922) estis sveda anarĥiisto kaj politika poeto, naskiĝinta en Skutskär.

La fascino de Leon Larsson pri fajro elstaras en ĉiom da siaj verkoj. Dek-kvin-jaraĝe, li estis kondamnita al penallaboro pro kontraŭleĝa bruligo post brul-detruo de la forĝejo kie li laboris en mezsomero, 1899.

Dum la fruaj 1900-aj jaroj, Larsson aktivis en diversaj anarĥiistaj grupoj, sed en 1907 li disiĝis kun anarĥiismo kaj aniĝis en la Socialdemokratian Junularan Organizon.

En 1909 Larsson eldonis la aŭtobiografian romanon Samhällets fiende ("Malamiko de la Ŝtato"), en kiu li pritraktis sian anarĥiistan pasintecon. La libro komencis la finon de la verkista kariero de Larsson, tamen, ĉar tiam li jam perdis multe da siaj unuaj sekvantoj.