Leprotestudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leprotestudo en la rivero Tiétar (Provinco Ávila, Hispanio).

La leprotestudo (Mauremys leprosa) estas specio de akvema testudo de la familio Geoemydidae (Geomidedoj), estas la akvotestudo indiĝena de Iberio kun Emys orbicularis, ofta ĉefe en suda Hispanio. Ĝi vivas en nesalaj akvejoj kiel riveroj, akvorezervejoj, lagoj kaj marĉoj. La specio troveblas ankaŭ en Portugalio, plej suda Francio, Maroko, Alĝerio kaj Tunizio. Ĝia konservado suferas la problemojn de la degradado de ĝia habitato, ĝia tradicia kapto kiel maskoto kaj la konkurenco specioj enmetitaj artefarite kiel la orelruĝa testudo (Trachemys scripta elegans).

Iam oni konsideris ĝin subspecio de Kaspia testudo (Mauremys caspica, nomita ankaŭ Clemmys caspica). Tiukadre ĝi estis konata ankaŭ kiel Mauremys caspica leprosa. Schweigger priskribis tiun specion en 1812, kaj laeliteto "leprosa! (lepra) rilatas al la fakto, ke la unuaj ekzamenitaj ekzempleroj estis maljunaj kaj montris infektitajn vundojn en kaparacoj, kiuj similis al tiuj de lepro, inter la skvamoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu testudo estas karnovorulo, manĝas ĉefe aliajn bestetojn (ranoj, aliaj amfibioj, helikoj, insektoj, vermoj, krustuletoj, fiŝetoj, hirudoj ktp,) kvankam ĝi povas engluti ankaŭ materialon vegetalan kaj eliras el akvo por sunbanado kaj pli rare por esplorado de sia teritorio.

En tiu specio estas seksa dimorfismo, la virtestudoj estas pli malgrandaj ol la inoj kaj havas pli longajn ungojn de la antaŭaj kruroj, pli longan kaj dikan voston, kaj la kloakon pli malproksima disde la korpo. Lia malsupra kaparaco estas konkava, dum la inoj havas ĝin ebena. Ili demetas de tri ĝis 15 ovojn (tre varie) memkovotaj pere de la temperaturo de la grundo. La ovoŝelo estas malmola kaj la patrino enterigas ilin en molajn grundojn. Kiam okazas eloviĝo, la testudidoj estas kutime du ĝis tri centimetrojn longaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Oni priskribis du subspeciojn:[1]

  • M. l. leprosa (Schweiger, 1812)
  • M. l. saharica Schleich, 1996

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rhodin, Anders G.J.; Paul van Dijk, Peter; Inverson, John B.; Shaffer, H. Bradley (14a de decembro 2010). «Turtles of the World 2010 Update: Annotated Checklist of Taxonomy, Synonymy, Distribution and Conservation Status» (pdf). Konsultita la 27an de aŭgusto de 2011.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mauremys leprosa en la hispana Vikipedio.