Lescar

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lescar (esperante Leskaro) estas franca komunumo, en la departemento Atlantikaj Pireneoj kaj en la regiono Akvitanio.

Historio [redakti]

Kapitelo en la katedralo

Piede de la monteto, sur kiu etendiĝas la aktuala Lescar iam troviĝis la citadelo (oppidum) Beneharnum, ĉefurbo de la « Beneharnanoj ». Tiu akvitania popolo donis sian nomon al la provinco Bearno. La citadelo iĝis romia urbo jam en la 3a jarcento. Beneharnum estis ĝistere detruata ĉirkaŭ 841 far la Vikingoj. Nova urbo, Lescar, disvolviĝis sur la monteto ekde la 12a jarcento. Ties episkopo prezidis la Bearnajn Ŝtatojn kaj la navaraj reĝoj elektis la katedralon, kiel sia sepultejo. Nuntempe, Lescar iĝis restadeja satelita urbo de Paŭo.

Kultura heredaĵo [redakti]

La dipatrina katedralo
Mozaiko en la katedralo

Urbaraj aŭtobusoj [redakti]

Lescar ĉepasas la linioj 2, 8, 9 kaj Ovaligne de la « STAP » (paŭaj urbaraj transportoj).