Li Bai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Li Bai deklamanta, de Liang Kai (13-a jarcento)

Li Bai (ĉine 李白, pinyin Lǐ Bái) aŭ Li Bo (pinyin Lǐ Bó), en okcidento pli ofte konata kiel Li Po aŭ Li T'ai-po (naskiĝis en 701 en Jiangyou; mortis en 762), estis ĉina poeto. Li estas eble la plej fama el ĉiuj ĉinaj poetoj, kaj en Ĉinio kaj eksterlande. Li estis amiko de alia ege fama ĉina poeto, Du Fu. Li multe kantis la vantecon de ĉio kaj la dronigon de malespero en vino kaj revo. Laŭtradicie li mortis iun vesperon, kiam li estis kiel kutime ebria kaj li provis kapti la respegulon de la luno en lageto, kaj dronis.

En Esperanto

  • Poemaro de Li Bai (1) - editorita de Shi Chengtai, eldonita de Riveroj, Oosaka, 1997.

En literaturo

Philip José Farmer aperigas renaskitan Li Bai en sia novel-serio Rivermondo.

Eksteraj ligiloj