Liane de Pougy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liane de Pougy (ĉ. 1891/1892)

Liane DE POUGY (naskiĝinta la 2-an de julio 1869 en La Flèche, departemento Sarthe; mortinta la 26-an de decembro 1950) estis konata franca dancistino de la pariza spektaklejo Folies Bergères, kaj estis rigardita kiel unu el la plej belaj kaj famaj amestrinoj de Parizo.

Ŝi naskiĝis kiel Anne-Marie Chassaigne. Ŝiaj parencoj aranĝis ŝian edziniĝon kun ŝipoficisto nomita Armand Pourpe, kiu montriĝis violenta kaj kaŭzis rapidan divorcon. Post tiu malsukcesa edziĝo, ŝi transloĝiĝis al Parizo, kie ŝi fariĝis dancistino, aktorino kaj amestrino de pluraj eminentuloj.

Ŝi poste ankaŭ fariĝis verkistino, kaj interalie raportis pri sia lesba amrilato kun la verkisto Natalie Clifford Barney en la romano Idylle Saphique, eldonita ĉirkaŭ 1901.

Verkoj

  • L'Insaisissable, romano dediĉita al Jean Lorrain
  • La Mauvaise part, romano.
  • Myrrhille
  • Idylle saphique, Parizo, 1901 (reeld. Parizo, Éditions des Femmes, 1987).
  • Mes Cahiers Bleus, Parizo, Plon, 1977.