Liber Graecus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liber Graecus - ΒΙΒΛΙΟΝ ΕΛΛΗΝΙΚΟΝ

Liber Graecus estas lernolibro por la instruado kaj lernado de la malnovgreka lingvo originante el Aŭstrio. Ĝia latinlingva nomo (alternative jenas la greka Βιβλίον ελληνικόν) signifas simple helenan libron.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ekde 1930 de Emil Gaar, Mauriz Schuster kaj Ferdinand Schupp elfarita verko estis dum jardekoj la ĉefa enlerneja libro oficiala, kun etaj ŝanĝoj por taŭgigoj al horartabuloj. La oka eldono prialboritis en 1968 fare de Konrad Holeschofsky. La lasta eldono datumas de 1984, la deka. Nuntempe ĝi eĉ libere disponas por elŝutiĝo sur la paĝaro de la instituto pri slavistiko de la Universitato de Innsbruck.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La lernotaĵoj dividatas en 42 lekciojn kiuj preparas onin perfekte al la posta fazo de legado de helenaj originalaj tekstoj. Tio ŝuldiĝas al etaj lernunuecoj kaj prefero de - kiel eble - orginalaj frazoj ekde la komenco. Implicite trejnatas tiel ankaŭ la enkondukiĝo al la kulturo kaj emo de esplorado de la ĉiutaga vivo de la helenoj, ĉefe de tiuj el Antikva Ateno.

La dua parto disponigas la necesajn vortojn kaj formojn gramatikajn el fonologio, morfologio kaj sintakso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]