Licencoprolifero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Licencoprolifero rilatas al la problemoj, kiuj estiĝas kiam aldona softvara licenco estas verkita por softvararo. Licencoprolifero kaŭzas problemojn al la komunumo de libera softvaro. Ofte kiam softvara programisto ŝatus kunmeti partojn de diversaj softvaraj programoj, tio ne eblas ĉar la licencoj ne kongruas. Kiam softvaro sub du diversaj licencoj povas esti aldonita al pli vasta softvararo, la licencoj estas nomataj kongruaj. Car la nombro de licencoj kreskas, la probablo ke programisto de libera kaj malferma fontsoftvaro (FOSS) ŝatus kunmeti softvarojn de nekongruaj licencoj kreskas.

Altiĝas ankaŭ la kosto por entreprenoj, kiuj deziras taksi ĉiun FOSS-licencon por softvararoj, kiujn ili uzas. Fakte neniu favoras licencoproliferon. La deveno estas la tendenco por organizaĵoj verki novajn licencojn por realaj aŭ supozitaj bezonoj de siaj softvareldonoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]