Lingva Festivalo en Velikij Novgorod

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lingva festivalo en Velikij Novgorod okazis unuafoje la 7-an de oktobro 2012. La ĉeforganizanto de la evento, lingvisto kaj tradukisto Maksim Ŝarapov, venis al la ideo fari la festivalon en sia urbo post la partopreno en la Peterburga festivalo[1].

La festivalo okazis en la ejo de Homscienca Instituto, fako de la Novgoroda Ŝtata Universitato.

La lingvaj prezentoj kaj la prelegoj daŭris po 50 minutoj, okazis ses grupoj da prezentoj (ekde la 12-a ĝis la 18-a horo). Estis ĉirkaŭ 60 partoprenantoj kaj aŭskultantoj entute, el kiuj pli ol duono estis gastoj el Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. La festivalon menciis loka gazetaro.

La dua Lingva Festivalo en Velikij Novgorod okazis la 6-an de oktobro 2013 kaj kunvenigis ĉirkaŭ 1,5-foje pli da aŭskultantoj ol pasintjare, multaj el kiuj estis lokanoj. La tuta nombro de prezentoj kaj prezentantoj restis senŝanĝa kompare kun la pasinta jaro.

Ŝablono:Ĝermo-Rusio

Eksteraj ligiloj

Referencoj