Lingva imposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kadre de ekonomiko kaj lingvopolitiko, lingva imposto estas ideo de financa kompenso, kiun ŝtatoj aŭ lingvokomunumoj pagu kompense al la ekonomia profito kiun ili tiras el tio, ke aliaj lernas kaj uzas ilian lingvon. Lingva imposto do kompensu la lingvokomunumojn kies lingvoj estas malpli vaste uzataj por la pli altaj kostoj kiujn ili havas por lingvoinstruado kaj tradukado kaj, se plena justeco estas alŝtrebata, ankaŭ por la tempo kiun la lernado postulas de lernantoj de fremdaj lingvoj kaj por la pli granda peno kiun ties uzado postulas.

Tiaspeca financa kompenso nuntempe ne ekzistas en la praktiko, kaj la anoj de la pli vaste uzataj lingvoj – en tutmonda skalo ĉefe la anglalingvanoj – senkoste ĝuas la fruktojn de la penado de la aliaj kune kun tiuj. La problemo povus esti solvata en mondekonomie avantaĝa maniero per la uzado de facile lernebla kaj uzebla konstruita internacia helplingvo. Per lingva imposto oni povus principe atingi similan justecon, sed tamen ne la ŝparon de kolektiva kaj individua penado kiun tia helplingvo kunportus kompare kun la uzado de naciaj lingvoj por internacia komunikado.

La alternativo ’’lingva imposto’’ konsideriĝis plurfoje, interalie de la usona politiksciencisto kaj esperantisto Jonathan Pool [1], kiu ĉefe konsideris la kostojn por instruado, kaj de la belga filozofo kaj ekonomikisto Philippe Van Parijs [2], kiu atentigis pri tio, ke ĉiuj kromaj kostoj por la uzado de dua lingvo ankaŭ devus esti konsiderataj[3].

La esprimo lingva imposto tamen ankaŭ estas uzata en la inversa senco, kaj en tiu senco ne por ideo, sed por realaĵo. La svisa ekonomikisto François Grin[4] tiele uzis la nocion impôt linguistique. Laŭ la rezonado de Grin, la lingvaj komunumoj kies lingvoj malpli vaste uziĝas pagas imposton (ĉefe en la formo de nepagata laboro) al tiuj kies lingvoj uziĝas pli vaste. Grin kalkulis, ke Britio en komparo kun Francio ŝparas instruadkostojn de proksimume 6 miliardoj da eŭroj jare pro la superrega pozicio de la angla. Similasence parolas itala radikala partio (Partito Radicale ...) pri tassa inglese (angla-imposto )[5].

Fontoj

  1. Jonathan Pool (1991) The Official Language Problem, American Political Science Review, 85:2, 495–514
  2. Philippe Van Parijs (2003) Europe's three language problems, in: Multilingualism in Law and Politics, R. Bellamy, D. Castiglione & C. Longman eds., Oxford: Hart.
  3. Philippe Van Parijs (2002) Linguistic Justice, Politics, Philosophy & Economics 1 (1) 59–74
  4. François Grin (2005) L'enseignement des langues étrangères comme politique publique ("La Grin-raporto", 680 kB)
  5. I costi della tassa inglese, gazetara komuniko 2005-10-21