Liposukcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liposukcio (aŭ graso-desuĉado) estas beliga operacio, ĉe kiu oni ĉe celitaj loko desuĉas per kanulo (tubeto) grasĉelojn el sub la haŭto. Liposukcio celas belformigon de la korpo, ĝi fakte ne kaŭzas veran malpliiĝon de la korpopezo (dum longa tempo), se la vivstilo, nutraj kutimoj ne ŝanĝigas. Ĝi ne estas aplikebla anstataŭ dieto.

La plej grandan sukceson oni atingas ĉe graskusenoj, kiuj ne reagas al sporto, dieto (ĉe virinoj ventro, koksa parto, interna parto de la femuro, genuo, kruro, submentono, maleola parto; ĉe viroj ventro, talia parto).

La hodiaŭa plej ofta metodo uzas kelklitran miksaĵon el sterila, izotona akvo, narkotaĵo (sendolorigaĵo), natria bikarbonato kaj kortizono. Oni ŝprucigas tiun miksaĵon en la subhaŭtan grashiston, kie ĝi ebligas solvon de la grasĉeloj. Oni desuĉas la solvitajn ĉelojn post 60-minuta atenda tempo. La narkotaĵo efikas eĉ 18 horojn. Post la operacio oni kunkudras la necesan tranĉon por ela enkondukita kanulo. La resaniĝo daŭras 4 semajnojn.

Aliaj metodoj uzas detruon de la grasĉeloj per nekemia metodo (ultrasono, vibrado). Tiukaze oni bezonas pli malgrandan tranĉon por enkonduko de la kanulo (0,5-1 cm).

Post la operacio, oni devas uzi malvastigan zonon, pantalonon aŭ alian veston por ke la haŭto konvene readheru.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]