Loĥo (Ekvadoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Loja en hispana prononce [lOĥa], situanta en la orienta parto de la provinco Loja, en la suda Ekvadoro, estas la ĉefurbo de la provinco kaj kantono samnomaj. Loja havas riĉan tradicion en artoj, kaj pro tio ĝi estas konata kiel Capital Musical y Cultural del Ecuador (muzika kaj kultura ĉefurbo). La urbo estas hejmo de du gravaj universitatoj: nome la Nacia Universitato de Loja, fondita en 1859 de la Federa Registaro de Loja estas la funkcianta Universitato plej antikva de la lando post la Centra Universitato de Ekvadoro (Kito) [1], kaj la Privata Teknika Universitato de Loja, fondita en 1971, kaj tiele ĝi estas la tria urbo laŭ universitata populacio [2]. Pro ties disvolviĝo kaj geografia situo ĝi estis nomumita sidejo administra de la regiono suda aŭ zono 7 komponita de la provincoj El Oro, Loja kaj Zamora Ĉinĉipe.