Lojaleca insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo

La Lojaleca insularo (france: Îles Loyauté [il lŭajotE]) estas arkipelago en la Pacifiko. Ĝi formas parton de la franca teritorio de Nov-Kaledonio, kies ĉefa tero estas 100 km for. Ĝi formas la "Provincon de Lojaleca insularo" (province des îles Loyauté), unu el la tri provincoj de Nov-Kaledonio.

La unua okcidenta kontakto estas atribuita al la brita ŝipestro William Raven el la londona komercoŝipo Britannia, kiu en 1793 estis tie survoje el Norfolkinsulo al Batavia. Tamen eble la vera malkaŝo kaj nomigo de la insularo devenas el la londona ŝipo Loyalty (ankaŭ Loyalist, ŝipestro Jethro Daggett), kiu estis en la Suda Maro de 1789 al 1790.

Insuloj