London Gazette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
London Gazette, ĉefpaĝo de la eldono de la 3-a-10-a de septembro, pri la granda incendio de Londono.

La London Gazette (esperante "Gazeto de Londono") estas la plej malnova ekzistanta brita gazeto. Ĝia unua eldono datiĝas de la 7-a de novembro 1665, kaj la gazeto ekde tiam eldoniĝis seninterrompe. Ĝi hodiaŭ konsistigas la oficialan gazeton de la Unuiĝinta Reĝlando, kaj do devige raportas pri certaj leĝoj. La London Gazette ne estas kutima gazeto, ĉar ĝi ne okupiĝas pri la plej diskutitaj eventoj, kaj ĝi havas nur malgrandan dissendon.

La London Gazette estas nuntempe eldonita ĉiutage, escepte de la sabato, de la dimanĉo kaj de la ferioj.