Lorienoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lorioj estas malgrandaj al mezgrandaj arbaraj psitakoj karakterizataj de specialaj broŝpintaj langoj por manĝi nektaron kaj mildajn fruktojn. Tiuj specioj formas monofiletikan grupon ene de la psitaka familio de Psitakedoj. Tradicie ili estis konsiderataj unu el du subfamilioj en tiu familio (nome Loriinae aŭ esperante Lorienoj), dum la aliaj estus la subfamilio de Psitakenoj, sed novaj studoj montris, ke ĝi situas meze de variaj aliaj grupoj. Tio ankoraŭ ne solviĝis science. Ili estas amplekse distribuataj tra la regiono de Aŭstralazio, inklude sudorientan Azion, Polinezion, Nov-Gvineon, Timoron kaj Aŭstralion, kaj majoritato havas tre brilkolorajn plumarojn.