Los Ausines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Ausines
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09194
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 162  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 3° 36′ U (mapo)42.225555555556-3.5975Koordinatoj: 42° 14′ N, 3° 36′ U (mapo) [+]
Alto 908 m [+]
Areo 41,68 km² (4 168 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Ausines (Provinco Burgoso)
Los Ausines (Provinco Burgoso)
DEC
Los Ausines
Los Ausines
Situo de Los Ausines
Los Ausines (Hispanio)
Los Ausines (Hispanio)
DEC
Los Ausines
Los Ausines
Situo de Los Ausines

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Ausines [+]
vdr

Los Ausines [losaŭSInes] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 41,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 131 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 20 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Modúbar de San Cibrián, Revilla del Campo, Hontoria de la Cantera, kaj Revilla-Ruz. La municipo havas sidejon en la loĝloko San Juan, kaj krome enhavas ankaŭ tri pliajn loĝlokojn nome Quintanilla, San Quirce kaj Sopeña, plus submunicipon Cubillo del César (en la foto de la tabelo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La loko havis fervojan stacion apartenanta al la linio Santander-Mediteraneo, kiu funkciis inter 1927 kaj 1985. En la aktualo la iama fervojo estis konvertita en verda vojo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj. Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]