Los Nikis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Los Nikis estis grupo de muziko hispana de la 1980-aj jaroj, kiu aperis ene de la movado de la movida iom je la stilo de The Ramones. Ties kantoj havis amuzajn literumadojn kaj stilon gitarecan kiaj ĉe El imperio contraataca (La imperio kontraŭatakas), La naranja ya no es mecánica (La oranĝo jam ne estas mekanika), Por el interés te quiero Andrés kaj Ernesto; ili garantiis al la grupo angulon en la historio de la muziko en Hispanio. Ili abandonis la grupon komence de la 1990-aj jaroj, por dediĉi sin al propraj respektivaj profesiaj karieroj, kaj publikigis finan diskon fine de la jardeko titole Más de lo mismo.

La ununura membro de Los Nikis kiu pluis la muzikan karieron estis Joaquín Rodríguez, kiu fondis la grupon Los Acusicas kun Mauro Canut (Los Vegetales), kiuj ĝuis helpon por sia unua disko "Ha sido éste" de la kunlaborado de Emilio Niki kaj Nacho Canut (Fangoria).

Post ties disigo granda nombro de grupoj en Hispanio deklariĝas heredantoj de ties stilo pop-punko, kiaj Airbag, F.A.N.T.A., Depressing Claim, No Picky, Shock Treatment, D.D.T. kaj multaj pliaj.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Los Nikis estis:

  • Drumoj: Rafa Cabello, "Juanito" (Johnny Canut), Daniel Parra kaj Santi de la Quintana.
  • Basgitaro: Joaquín Rodríguez.
  • Gitaroj: Arturo Pérez.
  • Voĉo: Emilio Sancho.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

LPs[redakti | redakti fonton]

  • 1986: Marines a pleno sol (DRO - Tres Cipreses 3C 137).
  • 1987: Submarines a pleno sol (DRO - Tres Cipreses 3C 180).
  • 1989: La hormigonera asesina (DRO - Tres Cipreses 3C 234).
  • 1998: Más de lo mismo (memeldono).

EPoj[redakti | redakti fonton]

  • 1982: EP La amenaza amarilla (Tic Tac TTS-3RC, 11/81; reeld. Lollipop 002). Inkludas la kantojn: «La amenaza amarilla», «Medicina nuclear», «Ernesto», «Negocios sucios».
  • 1982: Sangre en el museo de cera (Tic Tac TTS-4LN, reeldonita de Lollipop 003 samjare). Incluye: «Venganza», «Pasión por los decibelios», «Sangre en el Museo de Cera», «Gamma-globulina»
  • 1985: Olaf, el vikingo (Tres Cipreses-DRO, 3C-125). Inkludas: «Mi chica se ha ido a Katmandú», «Silvia Sobrini», «Olaf el vikingo», «Saturno es aburrido».

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1985: «El imperio contraataca» / «Navidades en Siberia» (DRO - Tres Cipreses 3C 136).
  • 1987: «Brutus» / «Algete arde» (DRO - Tres Cipreses 3C 180).

Rekolektoj[redakti | redakti fonton]

  • ???: Los Nikis (Rekolekto de la epoko Lollypop)
  • 1995: Mi chica se ha ido a Benidorm

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]