Santa Eufemia del Barco
Santa Eufemia del Barco | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49161 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 178 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 41′ N, 5° 54′ U (mapo)41.677777777778-5.8994444444444Koordinatoj: 41° 41′ N, 5° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 709 m [+] | ||
Areo | 51,84 km² (5 184 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Eufemia del Barco [+] | |||
Santa Eufemia del Barco [santaeŭFemja delBARko] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Alba, en la centro de la provinco. Santa Eufemia del Barco estas etimologie tradukebla al Sankta Eŭfemia de la Boato.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Losilla, San Pedro de las Cuevas kaj Santa Eufemia del Barco, tiu lasta kiel municipa ĉefurbo, okupas totalan areon de 52,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 177 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 34 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la komarko apartenis al la Templanoj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).