Luis Bolivar Fosca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luis Bolivar FOSCA)

Luis Bolivar FOSCA estis jam fervora esperantisto, radioamatoro je la fondiĝo de San-Paŭla Esperanto-Klubo en 1937. Li estis la unua instruisto de la klubo. De li estis organizata la Rondo de Radiomatoraj Esperantistoj en 1946, kaj, kiel pioniro de San-Paŭla Esperanto-Klubo, simbole ricevis la ŝlosilon de ĝia unua propra sidejo en 1964.