Lustracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lustracio havas du signifojn, historian kaj modernan.

Historie ĝi estis la termino por diversaj helenaj kaj romaj purigaj ritoj.

Moderne, en la periodo post la falo de la diversaj eŭropaj komunismaj ŝtatoj inter 1989 kaj 1991, la termino estis uzata en la politiko, kiu limigis la partoprenon de siatempaj komunistoj, kaj precipe de informintoj de la komunista sekreta polico, en la postaj registaroj aŭ eĉ en civilaj postenoj. En la moderna epoko "lustracio" do pruntis la signifon "intensive purigi" de la latina historia sento kaj aplikis ĝin al la proceduro en kiu ŝtato traktis siajn iamajn rompojn de homaj rajtoj aŭ okazintajn maljustaĵojn[1].

Albanio[redakti | redakti fonton]

Komence de 2009 la albana parlamento aprobis leĝon, kiu malfermas dosierojn el la komunista periodo inter 1944 kaj 1990. La t.n. lustracio-leĝo antaŭvidas la elpostenigon de funkciuloj, inkluzive de policanoj kaj parlamentanoj, kiuj dum tiu ĉi periodo iel kunlaboris kun la sekreta polico.[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]