Ma Ying-jeou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ma Ying-jeou

MA Ying-jeou (ĉine: 馬英九); naskiĝis la 13-an de julio 1950 en Hongkongo estas tajvana politikisto, kiu gajnis la prezidentan baloton la 22-an de marto 2008 en Tajvano[1]. Li sukcedis al prezidento Chen Shui-bian, kaj sukcese akiris duan mandaton en la prezidanta baloto de januaro 2012.

Ma estis justicministro de 1993 ĝis 1996, urbestro Taipei de 1998 ĝis 2006, kaj prezidanto de Kuomintango de 2005 ĝis 2007.

Referencoj

  1. "Victoire du candidat d'opposition à la présidentielle taïwanaise", Agence France Press, 22-an de marto 2008