Maat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bilda korpigo de Maat kiel diino.

Maatmaʻat estis en Antikva Egiptio la nomo de koncepto rilate al vereco, ekvilibro, ordo, leĝo, moralo kaj justico. Ĝi cetere estis plurfoje korpigita kiel diino, kiu mastrumis la stelojn, sezonojn kaj la agadon ambaŭ de mortontoj kaj aliaj deoj. Laŭ la kosmogonio de Antikva Egiptio, ĝi establis la ordon kaj harmonion de la universo el la origina ĥaoso.