Madame Bovary
Madame Bovary (Sinjorino Bovary) estas Franclingva romano de Gustave Flaubert, aperinta en 1857.
Rakonto
Filino de riĉa farmisto, Emma Rouault edziniĝas kun Charles Bovary, san-oficiro kaj ĵusa vidvo de tirana edzino.
Edukita en monaĥinejo, Emma aspiras al vivo en reva mondo pri kiu parolis la am-romanoj, kiujn ŝi legis tie. Balo en kastelo de Vaubyessard persvadas ŝin, ke tia mondo ekzistas, sed la diferenco, kiun ŝi malkovras kun sia propra vivo kaŭzas al ŝi nervan malsanon.
Lia edzo tiam decidas instali sin en alia urbo, sidejo de renomaj agrikulturaj kunvenoj, Yonville-l'Abbaye.
Tie, ŝi konatiĝas kun la lokaj eminentuloj, Homais, progresema kaj atea apotekisto, paroĥestro Bournisien, Léon Dupuis, notaria aktisto, Rodolphe Boulanger, kamparana ĝentilhomo.
Naskiĝo de filino iom distras ŝin, tamen Emma baldaŭ cedas al la proponoj de Roldolphe. Ŝi volas forfuĝi kun sia amanto, kiu kovarde forlasas ŝin.
Emma kredante morti pro tio, unue trairas krizon de mistikismo, kaj poste, en teatro de Rouen, revidas Léon, reveninta de Parizo. Ŝi rapide fariĝas lia amatino, dum promeno en fiakro.
Instalita en sia amrilato, Emma Bovary eltrovas mensogojn por revidi Léon, kaj elspezas grandajn monsumojn, kiujn ŝi pruntas de tro komplezema negocisto, Lheureux.
Iun tagon, tiu ĉi petas repagon de la ŝuldo. Emma, pro timo de la juĝo, kiu estos farita kontraŭ ŝi, provas pruntepreni de Léon, poste de Roldolphe. Ambaŭ forpuŝas ŝin kaj Emma mortigas sin per arseniko ŝtelita en la apoteko.
Kinaj adaptoj
- 1933: Madame Bovary de Jean Renoir, kun Alice Tissot
- 1937: Madame Bovary de Gerhard Lamprecht, kun Pola Negri
- 1947: Madame Bovary de Carlos Schlieper, kun Mecha Ortiz
- 1949: Madame Bovary de Vincente Minnelli, kun Jennifer Jones
- 1969: Die Nackte Bovary de Hans Schott-Schöbinger, kun Edwige Fenech
- 1974: Madame Bovary de Pierre Cardinal, kun Nicole Courcel
- 1977: Pani Bovary to ja de Zbigniew Kaminski kun Jadwiga Jankowska-Cieslak
- 1991: Madame Bovary de Claude Chabrol, kun Isabelle Huppert
- 2000: Madame Bovary de Tim Fywell, por BBC, kun Frances O'Connor