Magnus Carlsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sven Magnus Øen CARLSEN (naskiĝis la 30-an de novembro 1990 en Tønsberg) estas norvega ŝakisto. Laŭ la ranglisto de FIDE Carlsen nuntempe estas la plej bona ŝakisto en la mondo.

Li gajnis la kandidatoturneon en Londono en printempo 2013 kaj la mondan titolon venkante Viswanathan Anand la 22-an de novembro 2013.