Makroetiko kaj mikroetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Makroetiko (el la greka prefikso "makros-" kun signifo "granda" kaj "ethos" kun signifo "karaktero") estas termino stampita en la fino de la 20a jarcento[1] por distingi grand-skalan etikon el individua etiko, aŭ mikroetiko. Ĝi estas tipo de aplikata etiko. Makroetiko temas pri grand-skalaj aferoj, ofte rilate al etikaj principoj aŭ normigaj reguloj por gvidi agadon. Farmaciistoj prezentas partikularajn makroetikajn defiojn. Drogdesegnistoj klopodas eviti kaj trakti malsanojn per modifo de patroĉeloj kaj produktante cel-drogojn kiuj havas specifajn cel-mekanismojn.[2]

Mikroetiko estas termino enkondukita de Paul Komesaroff en 1995 [3] kaj prilaborita en serio de postaj verkoj [4],[5]. La koncepto, kiu temas speciale pri la verkaro de filozofoj Edmund Husserl[6] kaj Emmanuel Levinas,[7] estas bazita sur la agnosko ke plej etikaj decidoj en la ĉiutaga vivo ne estas bazitaj sur klara racia argumento aŭ kalkulo sed pli bone okazas laŭ kontinua fluo de rilatoj kaj dialogoj. Ofte la procezoj de mikroetikaj juĝoj estas intuiciaj kaj povas eĉ esti neagnoskita en la momento. Estas la akumulado de nefiniaj mikroetikaj momentoj kio komponas la grand-skale etikajn mediojn en kiuj oni vivas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vallero D.A. (2007). Beyond responsible conduct in research: new pedagogies to address macroethics of nanobiotechnologies J Long Term Eff Med Implants. 2007;17(1):1-12.
  2. Herkert, J.R. (2004). Microethics, Macroethics, and Professional Engineering Societies. In National Academy of Engineering, Emerging Technologies and Ethical Issues in Engineering: Papers from a Workshop, October 14–15, 2003. ISBN 978-0-309-09271-5
  3. Komesaroff PA, “From macroethics to microethics”. En Komesaroff PA ed. Troubled Bodies. US, Duke University Press, 1995.
  4. Komesaroff PA, Experiments in love and death. Australia, University of Western Australia Press, 2008
  5. Komesaroff PA, Riding a crocodile: A physician’s tale. Australia, University of Western Australia Press, 2014
  6. Husserl E. Ideas. The Hague, Martinus Nijhoff, 1975
  7. Otherwise than Being or Beyond Essence, tradukita de Alphonso Lingis, The Hague/Boston/London, M. Nijhoff, 1981