Malgrava Ĝeneralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Malgrava Ĝeneralo (Unwichtige Allgemeine) estas reta gazeto, kreita de "mir" je la 5-a de oktobro 2016. Ekde komenco de 2017 la retomagazino enhavas ankaŭ Esperanto-redakcion, redaktita de Mario. [1] Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivo Wayback Machine

Koncepto[redakti | redakti fonton]

La celo de la Malgrava Ĝeneralo estas propagi la malgravecon en la ĵurnalarejo kaj estiĝi la unua ejo, kie oni povas trovi malseriozecon kaj amuzon, sed tamen ricevi edukadon. Aktuale la gazeto havas plurajn planojn:

  • Domini la lokan gazetomerkaton
  • Ekspansii la Esperantan sekcion de la gazeto
  • Krei Esperantan edukadolibron
  • Havi aktivan socialmedian ĉeeston

Kelkaj de ĉi tiuj planoj estas nuntempe laborataj fare de la redakcio, do verŝajne ili publikiĝos en la malproksima futuro. Ankaŭ la gazeto havas tradicion, laŭ kiu ĝi kreas advent-kalendaron ĉiujare.