Malkomponado (informadiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malkomponado en informadiko estas rompado de kompleksa problemo aŭ sistemo al partoj, kiuj estas pli facila koncepti, kompreni, programi, kaj konservi.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Estas malsamaj tipoj de malkomponado difinitaj en informadikoj:

  • En strukturata programado, algoritma malkomponado rompas procezon al bone-difinitaj paŝoj.
  • Strukturata analizo rompas programaran sistemon de la sistema kunteksta nivelo al sistemaj funkcioj kaj datumaj entoj kiel priskribita de Tom DeMarco.[1]
  • Objektema malkomponado, aliflanke, rompas grandan sistemon al progreseme pli malgrandaj klasoj aŭ objektoj, kiuj responsas pri iu parto de la problema havaĵo.
  • Laŭ Booch, algoritma malkomponado estas necesa parto de objektema analizo kaj dizajno, sed objektemaj sistemaj komencas kun kaj emfazi malkomponado al klasoj.[2]

Pli ĝenerale, funkcia malkomponado en informadiko estas tekniko por mastri la komplikecon de la funkcio de modelo. Funkcia modelo de sistemo estas tiel anstataŭigita de serio de funkciaj modeloj de subsistemoj.[3]

Temoj pri malkomponado[redakti | redakti fonton]

Paradigmo de malkomponado[redakti | redakti fonton]

Paradigmo de malkomponado en informadiko estas strategio por organizi programon kiel nombro de partoj, kaj kutime implicas specifan vojon organizi programan tekston. Kutime la celo por uzi paradigmon de malkomponado estas plejbonigi iun mezuron, kiu rilatas al programa komplikeco, ekzemple la moduleco de la programo aŭ sia konservkapablo.

Plej da paradigmoj de malkomponado proponas, ke oni rompu programon al partoj por minimumigi la statikajn dependaĵojn inter tiuj partoj, kaj maksimumigi la koherecon de ĉiu parto. Iuj popularaj paradigmoj de malkomponado estas la procezaj, modulaj, abstraktaj datumaj tipaj, kaj objektemaj.

La koncepto de paradigmo de malkomponado estas tute nedependa kaj malsama de tiu de modelo de komputado, sed oni ofte konfuzas la du, plej ofte en la kazoj, en kiuj oni konfuzas la modelon de funkcio de komputado kun proceza malkomponado, kaj en kiu oni konfuzas la modelon de aganto de komputado kun objektema malkomponado.

Figuro de malkomponado[redakti | redakti fonton]

Figuro de malkomponado montras altnivelan funkcion, procezon, organizon, datuman subjektan regionon, aŭ alian tipon de objekton, kiun oni rompas al pli malalta nivelo, pli detalaj komponoj. Ekzemple, figuroj de malkomponado povas reprezenti organizan strukturon aŭ funkcian malkomponadon al procezoj. Figuroj de malkomponado liveras logikan malkomponadon de sistemo.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tom DeMarco (1978). Structured Analysis and System Specification. New York, NY: Yourdon, 1978. ISBN 0-917072-07-3, ISBN 978-0-917072-07-9.
  2. Grady Booch (1994). Object-oriented Analysis and Design (2nd ed.). Redwood Cita, CA: Benjamin/Cummings. pp.16-20.
  3. Jan Dietz (2006). Enterprise Ontology - Theory and Methodology. Springer-Verlag Berlin Heidelberg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]