Mamolar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mamolar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09612
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 3° 22′ U (mapo)41.926666666667-3.3616666666667Koordinatoj: 41° 56′ N, 3° 22′ U (mapo) [+]
Alto 1 086 m [+]
Areo 1,322 km² (13 2.2 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mamolar (Provinco Burgoso)
Mamolar (Provinco Burgoso)
DEC
Mamolar
Mamolar
Situo de Mamolar
Mamolar (Hispanio)
Mamolar (Hispanio)
DEC
Mamolar
Mamolar
Situo de Mamolar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mamolar [+]
vdr

Mamolar [mamoLAR] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, proksime al la provinco Sorio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 1,322 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 27 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 71 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La rivero Lobos ekfluas en la zono Majada Buena de Mamolar, sudokcidente de la municipa teritorio de Mamolar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Tradicie estis grava la metiarto konstrui ĉarojn.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), sed ĉefe forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la tradicia arkitekturo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]