Manĝokooperativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per Manĝokooperativo (internacie anglalingve Foodcoop) oni komprenas organizitan grupon de homoj, kiuj kuniĝas por aĉeti ekologiajn manĝaĵojn en granda kvanto kontraŭ malpli alta prezo. Tio povas funkcii kiel alternativo al la industria distribuado de manĝaĵoj. Krome ĝi povas utili kiel alternativo ankaŭ ekde la vidpunkto de kapitalismo kaj ties eblaj anstataŭoj.