Maniĥeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mani

Mani, la profeto (aŭ hereziarko, laŭ liaj kontraŭuloj) (14-a de aprilo 21626-a de februaro 277) de Maniĥeismo, estis naskita la 14-an de aprilo 216 en Sud-Mezopotamio; li estis edukita en medio de baptistoj, konataj kiel la Elĥasaitoj. Ĉi tiuj judaj kristanoj (laŭ aliaj Mandeoj) praktikadis ĉiutagajn purigadojn de korpo kaj manĝaĵoj, observis la Toraon kaj rekonis Jesuon kiel la Savinton.

Mani, kiu, imitante Paŭlon, sin konsideris apostolo de Jesuo Kristo, mesaĝis dualisman religion. Sian instruon li diskonigis en pluraj libroj, kiuj fariĝis kanonaj en lia eklezio. Ĉiuj konserviĝis nur en fragmenta formo.

El lia predikado estiĝis monda religio: danke al la maniĥeaj misiistoj ilia eklezio baldaŭ fariĝis grava konkurenco de la oficiala kristanismo. Origine - ankaŭ pro la tiea reĝo Ŝapur la 1-a - la nova religio estis sukcesa en Persujo, sed lia sekvanto, instigate de la pastro-kasto de la Magoj, persekutis ĝin. Mani mem mortis martire en la karcero en 276. Ĉar ĉi persekutado daŭris ĝis la komenco de l' araba superregado, la maniĥeoj fuĝis al aliaj regionoj: la religio disvastiĝis ĝis okcidenta Nord-Afriko, Hispanio kaj eĉ Romo unuflanke kaj aliflanke ĝis en Ĉinio. En okcidento ĝi formortis en la 6-a jarcento, sed iom el iliaj ideoj postvivis ĉe la bogomiloj. En la 8-a jarcento ekzistis maniĥea eklezio en Ĉinio, nur en la 13-a jarcento la maniĥeismo definitive malaperis.

En modernaj tempoj maniĥeaj tekstoj estis retrovitaj en multaj lingvoj tra tiu vasta regiono. Internacia grupo da fakuloj nun estas laboranta pri sistema pristudado kaj editorado.

La strukturo de l' maniĥea eklezio estis hierarkia: la gvidanto (Greke αρχηγος) ĝis komence de la 10-a jarcento rezidis en Babilono, kiam lia rezidejo transiris al Samarkando. Sub li estis 12 apostoloj, 72 episkopoj kaj 360 presbiteroj. Kvara rango estis la elekti (elektitoj) de ambaŭ seksoj. Kvinan oficialan rangon konsistigis la amaso de l' tiel nomataj "aŭskultantoj", inter kiuj estis ankaŭ Aŭgustino, kiu pli poste kiel ortodoks-kristana episkopo fariĝis fervora kontraŭulo de l' Maniĥeismo.