Maono
39° 53′ 23″ N 4° 15′ 51″ O / 39.88972 °N, 4.26417 °O (mapo)
Maono (hispane Mahón ; katalune kaj oficiale Maó) estas urbo situanta en Minorko (Balearoj, Hispanio). Ĝi havas areon de 117,20 km2. En 2007, la urbo enhavis 28 284 loĝantojn en loĝdenseco de 241,33 loĝantoj/km2. Laŭ kelkaj uloj, la nomo de la majonezo (mahonesa aŭ mayonesa en hispana lingvo) venas el ĉi tiu urbo.