Marazuela
Marazuela | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40133 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 52 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 4° 22′ U (mapo)40.977777777778-4.3652777777778Koordinatoj: 40° 59′ N, 4° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 909 m [+] | ||
Areo | 15,35 km² (1 535 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Marazuela [+] | |||
Marazuela [maraZŬEla] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Marazuela estas etimologie komprenebla kiel aludo al iama loĝanto.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 370 el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 25 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Santa María la Real de Nieva, Anaya, Sangarcía kaj Marazoleja.
Historio[redakti | redakti fonton]
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo[redakti | redakti fonton]
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de "Asunción", la Palaco de la Markizoj de Lozoya, popola arkitekturo kaj la ermitejo de Kristo.